1

Mi ne estas angloparolanto, do mi volus ŝanĝi lingvon de interfaco de la retejo Esperanto Language Stack Exchange al io alia. Prefereble al esperanto. Tamen taŭgus la rusa/ukraina/belorusa aŭ eĉ la serba.

Sed mi ne trovis punkton "lingvo" en agordo. Ĉu la retejo ekzistas nur kun sola lingva interfaco?

0

1 Answer 1

0

Malespereble «Esperanto Language Stack Exchange» havas nur anglalingvan interfacon. Laŭ mia scio ĝi oficiale eĉ estas tute anglalingva retejo pri Esperanto (ne en Esperanto), sed ĝia komunumo (la uzantoj) kaj la provizanto (la firmao Stack Overflow) permesas en ĝi enhavon (demandojn, respondojn, komentojn ktp.) kaj en la angla kaj en Esperanto: Language of esperanto.stackexchange.com

Do:

Ĉu ekzistas ebleco ŝanĝi interfaclingvon de la retejo «Esperanto Language Stack Exchange»?

Ne. (Malespereble.)

[M]i volus ŝanĝi lingvon de interfaco de la retejo Esperanto Language Stack Exchange al io alia.

Tio ne eblas.

Sed mi ne trovis punkton "lingvo" en agordo.

Vi ne povas trovi ĝin, ĉar ne estas agordo pri tio.

Ĉu la retejo ekzistas nur kun sola lingva interfaco?

Jes, ĝi ekzistas nur en la angla.

Vidu ankaŭ la demandon Where can we translate the StackExchange interface? kaj ĝiajn respondojn.

You must log in to answer this question.

Not the answer you're looking for? Browse other questions tagged .